Tiu deponejo enhavas la Esperanto-kurson laŭ la Zagreba metodo en strukturita datumaranĝo. Do, la kompleta enhavo estas konservita per YAML-dosieroj, facile legeblaj per diversaj komputilaj programlingvoj – kaj ankaŭ por homoj.
Tiel oni facile kaj rapide povos krei eldonaĵojn de la kurso en HTML, EPUB, PDF aŭ ia ajn formo.
python generate.py --lingvo en --eligformo html
Kreas HTML-dosierujon en html_generiloj/output/en
.
Vi bezonas Pandoc, minimume versionon 2.
python generate.py --lingvo en --eligformo md
Eligas la tutan kurson en Markdown al STDOUT
, tial per:
python generate.py --lingvo en --eligformo md | pandoc --latex-engine=xelatex -o en.pdf
python generate.py --lingvo en --eligformo md | pandoc -o en.epub
oni povas krei kaj PDF kaj EPUB dosieron.
python generate.py --lingvo en --eligformo md --printendaj-partoj ekzerco2 solvo2
--printendaj-lecionoj 1 2 3
Eligu nur ekzercon 2 kaj sian solvon, kaj nur de lecionoj 1, 2, 3. Legu plu per python generate.py --help
.
- https://esperanto.github.io/kurso-zagreba-metodo/ - En Android, aperas sugesto instali la aplikaĵon, en aliaj platformoj eblas instali ĝin per la opcio en la menuo en Chrome. Sendepende de tia instalado, la paĝaro ebligas uzi la paĝojn eksterrete post unuafoja vizitado.
Tiun ĉi kurson oni povas libere uzi, kondiĉe ke oni nomas la aŭtorojn.
La Esperantaj leciontekstoj en la kurso enhavo/netradukenda/tekstoj
devas resti neŝanĝitaj. Tial aplikas la CC BY-ND 4.0.
Ĉion alian oni povas ŝanĝi. Tial aplikas la CC BY 4.0.
Ĉu vi volas traduki la kurson al nova lingvo? Belege! Bonvole plulegu tie.